Commons:Bonvenon
From Wikimedia Commons, the free media repository
| Bonveniga pagxo en aliaj lingvoj:
Afrikaans | Alemannisch | Aragonés | العربية | Asturianu | Български | Català | Cymraeg | Dansk | Deutsch | Ελληνικά | English | Esperanto | Español | Euskara | Français | Galego | עברית | Bahasa Indonesia | Íslenska | Italiano | 日本語 | 한국어 | Lëtzebuergesch | Magyar | Македонски | Nederlands | नेपाली | Norsk (bokmål) | Norsk (nynorsk) | Plattdüütsch | Occitan | ਪੰਜਾਬੀ | Polski | Português | Русский | Slovenčina | Slovenščina | Basa Sunda | Suomi | Svenska | Türkçe | Tiếng Việt | 粵語 | 中文(简体) | 中文(繁體) | +/- |
Kio estas la Vikimedia Komunejo?Vikimedia Komunejo (angle Wikimedia Commons, mallonge: Komunejo) estas libera kolekto de mediaĵoj. Libera signifas, ke la mediaĵojn rajtas uzi ĉiuj homoj (sub certaj kondiĉoj). La mediaĵoj estas precipe bildoj, sed ankaŭ aŭdaj aŭ videaj mediaĵoj. Ili ne estas publikigitaj sub la klasika kopirajto, sed sub liberaj licencoj. La Komunejo estas unu el la tiel nomataj frataj projetoj de Vikipedio. Tiujn projektojn mastrumas la Fondaĵo Vikimedio. La nomo Komunejo (angle Commons) signifas origine komuna posedaĵo, ekzemple publika paŝejo en vilaĝo. Komence, oni alŝutis mediaĵojn en la unuopajn lingvajn versiojn de Vikipedio. Se oni ekzemple alŝutis foton en la germanlingvan Vikipedion, tiam oni ne povis simple uzi ĝin ankaŭ en la nederlandlingva Vikipedio. Oni devis alŝuti ĝin ankaŭ al tiu. Tial en septembro 2004 Fondaĵo Vikimedio instalis la Vikimedian Komunejon. Mediaĵojn el la Komunejo oni povas senprobleme uzi en ĉiu ajn lingva versio de Vikipedio, kaj same en la frataj projektoj kiel Vikifontoj aŭ Vikilibroj. Nuntempe la Komunejo enhavas 3,481,024 datenojn kaj 84,996 paĝojn. Pliajn informojn vi nuntempe povas akiri ankoraŭ nur en aliaj lingvoj, kiel la angla. |